"Trocko, iom antaŭ ol Rozo Luksemburgo, analizas la returniĝon de la socialdemokratoj favore al la mondmilito, kun la escepto de la rusaj kaj la serbaj socialistoj. En tiu ĉi analizo, li klarigas tiun ŝanĝon ne unuavice per la miskonduto de unuopaj personoj, sed el la evoluo de la objektivaj kondiĉoj."
Inter imperiismo kaj revolucio La bazoj de la revolucio ĉe la unuopa ekzemplo de Kartvelujo (MAS-libro) (Esperanto Edition) 通过 LeoTrocko, Vilhelmo Lutermano Paperback, 202 页, 发布时间 2019 通过 Monda Asembleo Socia ISBN-13: 978-2-36960-199-9, ISBN: 2-36960-199-X
"Tiu ĉi verko pri la sendependa Kartvelujo de la socialdemokrata reĝimo estas jam la tria eldonita de MAS pri tiu temo. La unua, de Eric Lee: La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921 (MAS-libro n-ro 200), estis kritika respondo al la teksto de tiu ĉi libro de Trocko kaj apogis sin sur tiu de Karlo Kaŭcko: “Kartvelujo. Socialdemokrata kampula respubliko”, aperinta en Vieno, 1921, libro kiun Trocko ĉi tie ĝisfund ..."
"Jen tekstoj de Leo Trocko el la jaroj 1932, 1933-35 kaj 1937. La unua estas la antaŭparolo de lia libro Labo-rista ŝtato, termidoro kaj bonapartismo, en kiu Trocko provas komprenigi la stalinismajn okazaĵojn en la Sovetunio helpe de historiaj analogecoj de la Termidoro de la Granda Franca Revolucio kaj la sekvanta bonapartismo kaj samtempe dislimi ĝin de evoluoj tiam okazantaj en pluraj burĝaj demokratioj - cetere nur jaron antaŭ la enp ..."
"Tiuj ĉi tekstoj de Trocko inter 1931 (kiam li prave konkludis, ke venko de Hitlero – kiu efektive okazis apenaŭ du jarojn poste – signifus militon kontraŭ la USSR, sed malprave ankoraŭ supozis, ke la germanaj komunistoj batalus kontraŭ Hitlero kaze de lia enpotenciĝo) tra 1934 (kiam li klarigas la neceson krei 4-an Internacion) ĝis tiu de 1936, en kiu li analizas la mensogan reagon de Stalino al la Kirov-murdo, kiun la Kremlo-ĉefo uzi ..."
"Tiu ĉi broŝuro entenas la tekstojn de Leo Trocko: Ilia moralo kaj la nia (kun la subtitoloj "Moralaj elŝviigoj", "Marksisma senmoraleco kaj eternaj veroj", "«La celo pravigas la rimedojn»", "Jezuitismo kaj utilismo", "«Moralpreskriboj devigaj por ĉiuj»", "La krizo de la Demokrata Moralo", "La «komuna saĝo»", "La moralistoj de la G.P.U.", "La aranĝo de la politikaj ŝakfiguroj", "La stalinismo - produkto de la malnova socio", La revolucio ..."
"La fama parolado en Kopenhago, en kiu Leo Trocko en novembro de 1932 antaŭ danaj socialdemokrataj studentoj klarigis la atingojn de la Oktobra Revolucio. La libro entenas krome la reagon de Trocko, kvar monatojn poste, al la senbatala enpotencigo de la hitlera faŝismo en Germanujo; krome aktualan kritikon de rusaj komunistoj al la pozicio de la Ruslanda Komunista Partio pri la Februara Revolucio en 1917."
"Sep jarojn post la Oktobra Revolucio Trocko, la ĉefa gvidanto apud Lenino dum la Oktobro 1917, bedaŭras, ke tiu granda evento ne estas uzata por politika klerigado. Li prezentas ĉi tie tiujn instruojn kaj ligas ilin kun la amaraj spertoj de la postaj sep jaroj en diversaj landoj. Ili estas eĉ hodiaŭ tre pensigaj."
"La fama Cimervalda Manifesto, teksto proponita de Trocko al la unua porpaca konferenco de socialistaj partioj en la militjaro 1915 en Cimervaldo, Svislando, estis unuanime akceptita kaj fariĝis la bazo de plua porpaca agitado.La propono de la slogano „Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo” en 1923 estis provo trovi solvon por la postmilita kapitalisma Eŭropo flanke de la socialisma Ruslando.En la teksto „Rozo Luksemburgo kaj la 4-a Internacio” ..."
""La teorio de la socialismo en unu lando estis unue formulita en la aŭtuno de 1924 de Stalino, en kompleta kontraŭeco ne nur al la tradicioj de la marksismo kaj de la skolo de Lenino, sed ankaŭ al tio, kion Stalino ankoraŭ en la printempo de la sama jaro 1924 estis skribinta. La profundo de la forlaso de la marksismo, kiun la stalina „skolo” faras en la demandoj de la socialisma konstruado estas en principa rilato ne malpli grava kaj ..."
"La dokumento poste konata kiel La testamento de Lenino estis, kiel Trocko diras en sia biografio de Stalino, „la lasta indiko de Lenino pri kiel organizi la gvidadon de la partio”. Jaron antaŭ sia morto, Lenino, kun sia senerara politika akravido, vidis en la politiko de Stalino la komencon de tio, kion Lenino mem nomis „burokratismo ne nur en la sovetiaj institucioj, sed ankaŭ en la partio”. Ĝuste kontraŭ tiu danĝero li diktis konfid ..."
"Postparolo de la tradukinto Tiuj ĉi unuaj tri tekstoj troviĝas en tiu historia punkto, en kiu decidiĝis la sorto de Germanujo, de Eŭropo kaj de la mondo en la 1930-aj jaroj, en la momento, en kiu la politiko de la germanaj komunistoj estis decida por la ebleco bari aŭ malfermi la vojon al la faŝismo. La lastaj du tekstoj, post la enpotenciĝo de la hitleranoj, montras, nun en la alveninta katastrofo, la amaran pravecon de la antaŭaj av ..."
"La transira programo estas revolucia politika programo, estiĝinta el la trockisma medio, unuafoje formulita en la fondotempo de la 4-a Internacio de Leo Trocko, per kiu per revoluciaj solvoproponoj por aktualaj klasbataloj de la laborista ..."
"Unue Vikipedio prezentas la esencajn enhavojn de la fama konstitucio de la USSR de 1936. Sekvas du malsamaj interpretoj de la konstitucio el du malsamaj epokoj, la niaepoka de Hans Heinz Holz kaj la tiutempa de Leo Trocko. La libro entenas krome bibliografietojn pri menciitaj personoj."
"La tradukado en Esperanton de tekstoj de Leo Trocko ĝis nun bedaurinde apenau okazis. Ja ekzistas Esperanta versio de la gazeto "La permanenta revolucio" [La konstanta revolucio] el la 1930-aj jaroj, en preskau nelegebla stato, kiu estos ĉe MAS eldonota, ekde kiam ni disponos pri ĉiuj ĝiaj kajeroj. La stalina verdikto de "trockismo" ene de la komunisma movado kondukis al la grandaparta ekskludo de tiu mertiplena rusa rusa revoluciulo, ..."
"Du tekstoj, kiuj malsame karakterizas la reĝimon de la USSR sub Stalino. La unua de Lanti, la iniciatinto de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), el anarĥiisma vidpunkto; la dua de Leo Trocko, el marksisma vidpunkto."